Ricino | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ricinus communis
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Ricinus communis L. | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Ricino (Ricinus) estas genro el la eŭforbiacoj. Ĝi havas nur unu specion, la ordinara ricino (Ricinus communis), kiu estas plurjara planto kun profunde entranĉitaj folioj, havantaj grandajn stelforme aranĝitajn lobojn. La floroj estas unuseksaj, supre la femalaj, malsupre la masklaj, en granda paniklo. La fruktoj estas pikilhavaj kapsuloj, enhavantaj tri grandajn semojn tre oleoriĉajn.Unuseksa planto.La kava tigo en kontinenta zono altas 1–4 m, dikas 2–5 cm (en la originloko ĝi estas 6–12 m alta arbo).
La semoj enhavas 35-70 % laksigan, nevenenan ricinoleon, kiun oni elpremas kaj uzas i.a. por teknikaj celoj (ŝmiroleo, precipe por aviadilaj motoroj), kaj ankaŭ por kosmetiko, farboindustrio. En kelkaj izolataj regionoj, oni uzas ĝin en primitivaj lampoj.
La oleorekremento enhavas venenon nomata ricinino. Per tiu veneno mortigis la bulgara komunista sekretservo la opoziciulon Georgi Markov.