Rejkjaviko | ||
islande Reykjavík | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Reykjavík | ||
Ŝtato | Islando | |
---|---|---|
Golfo | Faxaflói | |
Elektodistriktoj | Reykjavíkurkjördæmi Norður, Reykjavíkurkjördæmi Suður | |
Memorindaĵo | Hallgrímskirkja | |
Situo | Rejkjaviko | |
- koordinatoj | 64° 08′ 00″ N 21° 56′ 00″ U / 64.13333 °N, 21.93333 °U (mapo) | |
Areo | 274,0 km² (27 400 ha) | |
Loĝantaro | 117 721 (2007) | |
Denseco | 429,64 loĝ./km² | |
Fondo | 870 | |
Urbestro | Q112110222
(ekde 16-a de januaro 2024) | |
Horzono | GMT (UTC+0) | |
Poŝtkodo | 101-155 | |
ISO-3166 | IS-1 | |
Situo enkadre de Eŭropo
| ||
Situo enkadre de Islando
| ||
Kvartaloj en Rejkjaviko
| ||
Vikimedia Komunejo: Reykjavík | ||
Retpaĝo: www.rvk.is | ||
Rejkjaviko (islande Reykjavík, [REJkjavik]) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Islando. Ĝi situas en sudokcidenta Islando, en la suda marbordo de la golfo Faxaflói.
Rejkjaviko havas pli ol 123 000 loĝantojn (en 2016), kaj pli ol 216 000 en la urba regiono. La regiona loĝantaro kongruas je ĉirkaŭ 2/3 de ĉiuj loĝantoj en Islando, kaj la urbo estas la centro de la kulturaj, ekonomiaj kaj registaraj agadoj.
Fondita je la fino de la 9-a jarcento de la vikingoj, ĝi ekde 1786 havas la rangon de urbo. Nuntempe Rejkjaviko estas la industria, komerca, scienca kaj kultura centro de la lando, kaj la Universitato de Rejkjaviko situas en la urbo. Je la latitudo 64°08' N, ĝi estas la plej norda ĉefurbo de suverena ŝtato en la mondo, kaj estas populara celo por turistoj.
La nomo Reykjavík signifas fumogolfeto, kiu venas de la varmaj vaporantaj fontoj en la ejo. Rejkjaviko estas unu de la plej puraj, ekologie amikaj, kaj sekuraj urboj en la mondo.