Regna govio Malsupra Danubio | |||
ĉeĥe: Říšská župa Dolní Podunají, germane: Reichsgau Niederdonau | |||
Administra unuo de Nazia Germanio | |||
|
|||
Oficiala nomo: Reichsgau Niederdonau | |||
Regiono | Sudetio | ||
---|---|---|---|
Parto de | Nazia Germanio | ||
Ĉefurbo | Krems | ||
Situo | Krems | ||
- alteco | 203 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 25′ 00″ N 15° 37′ 00″ O / 48.41667 °N, 15.61667 °O (mapo) | ||
Loĝantaro | 1 698 658 (1939) | ||
Estiĝo | 12-a de marto 1938 Anschluss | ||
- pereo | 8-a de majo 1945 kapitulaco | ||
Goviestro | Hugo Jury | ||
Naciecoj | sudetgermanoj, ĉeĥoj | ||
Lingvoj | la germana, la ĉeĥa | ||
Situo de Krems enkadre de Aŭstrio
| |||
Administra divido de Nazia Germanio en 1944
|
Regna govio Malsupra Danubio, ankaŭ Malsupradanubia govio (germane: Reichsgau Niederdonau, ankaŭ Malsupra Danub(i)o) estas nomo de historia administra formacio kreita de naziistoj sur la okupita teritorio de Aŭstrio (Orienta Markio, ger. Ostmark), en la sudorienta Bohemio, sude de Moravio kaj sur parto de Slovakio (Devín kaj Petržalka) la 1-an de majo 1939 surbaze de leĝo "pri aranĝo de administrado en Orienta Markio" [1]. Rekta antaŭulo de tiu ĉi govio estis Landa hetmanujo Malsupra Danubio (ger. Landeshauptmannschaft Niederdonau)[2] kiu estis ekde la 15-a de aprilo 1939 surbaze de leĝo "pri membrigo de sudetgermanaj teritorioj" [3] teritorie identa kun tiu ĉi govio. Laŭ la leĝo metropolo de la govio estis urbo Krems (germane: Krems an der Donau), tamen la goviaj administraj organoj havis sidejon en Vieno alinomita al Granda Vieno (germane: Gross-Wien). Tiu ne estis konsisto de la regna govio Malsupra Danubio, sed ĝi kreis ankaŭ memstaran regnan govion. Oni planis transŝovon de la administraj organoj ĝis Krems, sed tio jam neniam okazis. [4]