Pubhararo (latine: Pubes), aŭ pubvilo, nomiĝas la hararo ĉirkaŭ la viraj kaj inaj seksorganoj kreskanta ekde la komenco de pubereco kiel parto de la korpohararo. La pubhararo estas parto de la duarangaj seksaj karakteroj. Ĝi aperas samtempe kun la seksmaturiĝo, pro tio ĝi memorigas ankaŭ la etimologian parencecon de la du vortoj pubera (= seksmatura) kaj pubo (= seksorgana korporegiono, kun sia hararo), dum pubio estas la antaŭa parto de la koksosto.