Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Portalo:Biologio

Bonvenon en portalo pri biologio

red.

Biologio estas la scienco de la vivo. Tiu scienco studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivaĵoj, ilian naskiĝon kaj devenon, la interrilatojn de vivaj estaĵoj inter si kaj kun ilia ĉirkaŭa medio.

Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.

La vivo estas studata je molekula nivelo fare de molekula biologio, biokemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.

Statistikoj pri biologia artikoloj

Bildo de la monato (oktobro)
Artikolo de la monato (oktobro)

red.

La albatrosoj estas grandaj marbirdoj de la familio de diomedeedoj kiu rekte rilatas al petreloj, fulmaroj kaj pufinoj de la ordo Procelarioformaj. Ili vivas en Sudaj Oceanoj kaj Norda Pacifiko, sed ne en Norda Atlantiko, kie ja aperas fosilioj, kiuj pruvas, ke iam ili estis tie. Albatrosoj estas inter la plej grandaj flugantaj birdoj; la grandaj albatrosoj de genro Diomedea havas la plej grandan enverguron inter birdoj - nome ĝis 3,7 metroj.

Albatrosoj estas tre efikaj en aero, uzante toboganadon por kovri grandajn distancojn per malmulta energispezo. Ili manĝas kalmarojn, fiŝojn kaj krilon ĉu kadavraĵe, surface aŭ perplonĝe. Albatrosoj estas kolonia, kaj nestumas ĉefe sur malproksimaj oceanaj insuloj, ofte kun kelkaj aliaj specioj nestumantaj kune. La parligoj inter maskloj kaj inoj formiĝas por kelkaj jaroj, kaj ili uzas 'ritigitajn dancojn', dum la ligo daŭras dum la vivo de la paro aŭ almenaŭ de unu el ili. La reprodukta sezono povas daŭri unu jaron el la ovodemeto al la elnestiĝo, per ununura ovo demetita en ĉiu reprodukta klopodo. Lajsana albatroso, nome "Wisdom" en Midvejo estis agnoskita kiel la plej aĝa natura birdo en la mondo; ŝi estis unuafoje ringita en 1956 de Chandler Robbins.

El 21 specioj de albatrosoj agnoskitaj de la IUCN, 19 estas minacataj al formorto. Nombroj de albatrosoj malpliiĝis pasintece pro kolektado por plumokomerco, sed nune la albatrosoj estas minacataj de enmetitaj specioj, kiaj ratoj kaj sovaĝiĝintaj katoj kiuj atakas ovojn, idojn kaj nestumantajn plenkreskulojn; de poluado; pro grava malpliiĝo en la fiŝkvanto en multaj regionoj ĉefe pro troa fiŝkaptado; kaj pro multhokado. Multhokadaj fiŝkaptejoj metas la plej grandan minacon, ĉar manĝantaj birdoj estas allogitaj de la allogaĵo, iĝas hokokaptitaj kaj droniĝas. Identigitaj respondecaj instancoj kiaj registaroj, konservadismaj organizoj kaj stabanaro de la fiŝkaptada industrio teorie kunlaboras por malpliigi la suferadon de albatrosoj kiel aldona kaptado.

La nomo albatroso venas el araba vorto “alkadou” por “pelikano”, tra la portugala “alcatraz” por “sulo”.

La taksonomio albatrosa estas malfacile realigebla kaj en la lasta jarcento kaj duono ŝanĝis multfoje el 1 genro ĝis 12, poste 2, poste la nunaj 4, kiuj estas ĝenerala akceptitaj. Pri specioj same okazis inter 24, 14 kaj la nunaj 21.

Almenaŭ 19 el 21 specioj estas endanĝerigitaj. Antaŭe ili estis kaptitaj pro plumkomercado; hodiaŭ la danĝeron igas ratoj kaj katoj kiuj estis alportitaj de homoj al iliaj reproduktejaj insuloj, kie ili manĝas ovojn, idojn kaj eĉ kovantajn plenkreskulojn. Ankaŭ poluado kaj fiŝkaptado per multhokado, ĉar birdoj kaptas ties allogaĵon kaj dronas.

legu pli...


Novaj artikoloj


Historiaj eventoj

red.

Neniu okazaĵo registriĝis je la 18-a de oktobro.
Ĉu vi scias...

red.

...la transdono de necesa genetika informo al novaj ĉeloj efektiviĝas per substancoj nomataj nukleaj acidoj?
Kategorioj

red.


Vikiprojektoj

red.

Meta-Wiki
Koordino de Vikimediaj projektoj
Vikipedio
La libera enciklopedio
Vikilibroj
La liberaj manlibroj
Vikifontaro
La libera biblioteko


Kunlaborantoj

red.

biologio
Mi partoprenas en la Portalo kaj projekto pri Biologio


Kunlabori

red.


Ĉu vi volas helpi?

Enmetu {{Portalo|Biologio}} en artikolojn pri biologio kaj estiĝos


Pluredaktu tiujn ĉi paĝojn:

[redakti fonton]

La artikoloj pri biologia klasado/taksonomio bezonas multe plibonigadon. Pluraj el ili estas ĝermoj.

Nun (la septembro 2014) ekzistas 24 artikoloj sen biologia klasado. Jen kelkaj:

Nun (la septembro 2014) ekzistas 596 ([1]) ĝermoj pri biologiaj temoj. Jen kelkaj:

Traduku tiujn ĉi paĝojn

[redakti fonton]
Plantoscienco
[redakti fonton]
Fungoscienco
[redakti fonton]
Biokemio
[redakti fonton]
Genetiko
[redakti fonton]
Ĉelbiologio
[redakti fonton]
Fiziologio
[redakti fonton]
Mikrobiologio
[redakti fonton]
Zoologio
[redakti fonton]

Referencoj

[redakti fonton]
Aliaj portaloj

Previous Page Next Page