Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Poleno

Miksaĵo de polenoj de: Sunfloro Helianthus annuus, Ipomea purpurea, Sildalcea malviflora, lilio Lilium auratum, primolo
Oenothera fruticosa, kaj Ricino Ricinus communis.

Poleno estas aro de poleneroj, kiu produktiĝas ĉe la semoplantoj en anteroj, tekoj (polenujoj). Post la maturiĝo la poleno eliĝas post kreviĝo de antero kaj per polenado alvenas direkte aŭ nedirekte al stigmo de pistilo (angiospermoj) aŭ al la ovolo (gimnospermoj).

La polenero de la gimnospermoj eligas utriklon, en kiu moviĝas antaŭe la vegetativa ĉelo, poste la generativa ĉelo, kiu dividiĝas al du spermoj. La utriklo penetras la ovarion kaj la spermoj eniras la ovarion – post la detruiĝo de la vegetativa ĉelo – kaj unu el ili fekundigas la ovoĉelon, la alia la centran kernon de la ovaria sako. (duobla fekundigo).

La formo, grando, konstruo ofte karakterizas speciojn, tiel oni povas tion uzi por identigi speciojn, aŭ plejofte nur genrojn, pere de polenoj (tio helpas la arĥeologion, esplorojn de krimago, ankaŭ en la esploroj pri la Mortotuko de Torino tio utilis.).

Poleno ofte kaŭzas alergion.


Previous Page Next Page






Stuifmeel AF حبوب اللقاح Arabic Polen AST Polen AZ Һеркә BA Пылок BE Цветен прашец Bulgarian Polen BS Pol·len Catalan Pyl Czech

Responsive image

Responsive image