Pitono | |
---|---|
mita serpento • rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Patrino | Geo |
Infanoj | Aex |
Laŭ la helena mitologio, Pitono (el la greka Πύθων, «putrado») estis la ktonia drako de Delfo, ĉiam prezentata en greka skulptaĵo kaj ceramikaĵo kun serpenta formo[1]. Ŝi estis filino de Geo, la Tero, kaj naskiĝis el la koto restanta post la diluvo[2][3]. Tamen, kelkaj versioj priskribas Pitonon kiel vira drako, kvankam la Homera Himno al Apolono kaj diversaj artaĵoj identigas ŝin al Eĥidno, duon-serpenta virino aŭ Drakajno kiu pariĝis kun la monstra Tifeo.
Ŝi prezidis la Delfian orakolon, dediĉita al Temiso, kiu ekzistis en la kultejo de sia patrino ĉe Pito, loknomo poste anstataŭita per Krizo[4]. Laŭ la helena tradicio, tiu ejo estis la ĝusta centro de la Tero, kiun ili reprezentis per ŝtono (la omfalo aŭ umbiliko), gardita de Pitono.
Pitono iĝis la ktonia malamiko de la pli posta olimpa dio Apolono, kiu mortigis ŝin kaj renovigis ŝian iaman hejmon, fondante tiel la plej faman orakolejon en klasika Grekio[5]. Tiaj ŝanĝoj en la plej antikvaj mitoj spegulas la profundajn ŝanĝojn en la religiaj konceptoj de la helena kulturo en siaj diversaj epokoj, kelkaj konsekvence de la tempa pasado, sed aliaj pro subita kultura invado.