Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Petalaro

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Korolo[1][2] (el la latina corolla) aŭ petalaro estas la interna cirklo de florfolioj. Ĝi konsistas el ĉiuj petaloj. Ofte la plej okulfrapa parto de la floro kun delikate maldikaj petaloj, la korolo allogas insektojn por polenado.

La petala formo tre varias inter la florplantoj. Ili povas esti kuniĝintaj, almenaŭ baze: tio estas flora tubo. Ili povas esti tute kuniĝintaj, kloŝforme, kiel ĉe la gencianoj.

Kelkaj plantoj havas florojn senpetalajn aŭ kun tre malgrandaj petaloj, ekzemple ĉe la fagacojpoacoj.

Ĉe la asteracoj, la ĉirkaŭaj floroj similas al petaloj. Fakte ĉiu estas petalaro de iu aparta floro.

En la floroformulo ĝi havas la mallongigon de Ko.

  1. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 611
  2. esperante Eicholz, Rüdiger 1958 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanada, 880 pp., p. 642

Previous Page Next Page






Corola AN تويج Arabic Corola AST Вяночак BE Corol·la Catalan Заза CE Koruna (botanika) Czech Corona (perianth) English Corola Spanish Õiekroon ET

Responsive image

Responsive image