Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Perioda kometo

Oni difinas kiel periodan kometon tiujn kometojn kiuj havas orbitan periodon malpli granda ol 200 jaroj (ankaŭ konataj kiel mallongperiodaj kometoj) aŭ tiujn kiuj estis observitaj dum pli ol unu perihelio (ekzemple 153P/Ikeya-Zhang). (Notu ke "perioda kometo" foje rilatas al kometoj kun perioda orbito, eĉ se ĝia periodo estas pli granda ol 200 jaroj).

Orbito de tri periodaj kometoj (Halley, Borrelly kaj Ikeya-Zhang)

Periodaj kometoj ricevas konstantan numeran prefikson antaŭ litero, normale post ilia dua perihelio. Ĝuste pro tio ekzistas la ne-numeritaj periodaj kometoj, kiel P/2005 T5 (Broughton).

Preskaŭ ĉiuj la kometoj estas nomitaj laŭ la nomo de sia malkovrinto sed ekzistas iuj esceptoj, kiel 2P/Encke kaj 27P/Crommelin, kiu estis nomitaj laŭ la persono kiu kalkulis ilian orbitojn. La orbitoj de la periodaj kometoj estas speciale malfacile kalkuleblaj pro la eblaj perturboj de la planedoj. Antaŭ la apero de komputiloj ekzistis homoj kiuj dediĉis siajn tutajn vivojn al la kalkuladoj de tiaj orbitoj.

Periodaj kometoj foje montras la saman nomojn (ekzemple la naŭ kometoj Shoemaker-Levy): la sistemo de la IAU diferencigas ilin per la numera prefikso aŭ per la tuta nomo (ekzemple 181P kaj 192P estas ambaŭ "Shoemaker-Levy kometoj").

En la astronomia nomenklaturo la litero antaŭ "/" havas malsimilajn signifojn:

  • C: ne-perioda kometo
  • P: perioda kometo
  • D: kometo perdita aŭ diserigita
  • X: kometo kun nekonata orbito, normale historiaj kometoj
  • A: objekto erare klasifikita kiel kometo, nuntempe klasifikita kiel malgranda planedo

Iuj listoj tenas la prefikson "C" por kometoj kun periodoj pli grandaj ol 30 jaroj ĝis ilia reveno estas konfirmita (ekzemple C/2008 E1 (Catalina) vs. P/2008 E1 (Catalina 9) Arkivigite je 2010-05-30 per la retarkivo Wayback Machine).


Previous Page Next Page