Pelvo | |
---|---|
Virina pelvo (Gray's Anatomy, 1918)
| |
Vira pelvo (Gray's Anatomy, 1918)
| |
solitary organism subdivision type • klaso de anatomia unuo | |
latine | pelvis |
de Gray | subject #57 236 |
Laŭ la dua, anatomia senco, la pelvo (latine pelvis) do ĉe la homoj estas la korpa areo sube de la ventro kaj super la kruroj, ĉe kvarpiedaj mamulaj bestoj la korpa areo inter ventro kaj vosto. Ĉe la homoj oni diferencigas inter "granda pelvo" kaj "eta pelvo" (latine pelvis major kaj pelvis minor). La "granda pelvo" situas inter la du duonbovloj de la koksosto supre de la linio dividanta ventron kaj pelvon (latine linea terminalis) kaj do fakte ankoraŭ apartenas al la ventro. La eta pelvo do situas ekzakte sube de la "supra", kaj limiĝas per la kvar supre menciataj ostoj.
La ostaro de la pelvo konsistas el la du koksostoj (latine plurale Ossa coxae). Kune kun la sakro (os sacrum) ĝi konsistigas la "velvan zonon" (cingulum membri pelvini). Ĉe mamuloj (inkluzive de la homoj) la pelva ostaro estas per apenaŭ movebla artiko ("amfiartro") ligita al la vertebraro. Pro sia fikseco kaj stabileco la pelva zono donas al la homo la eblecon sekure stari kaj moviĝi sur la du kruroj. Ĉe bestoj ĝi fidinde ligas la malantaŭajn krurojn al la korpa mezo kaj kaŭzas, ke la antaŭenpuŝo de la moviĝantaj malantaŭaj kruroj fidinde transdoniĝas al la korpo kaj antaŭenmovas ĝin.