Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Papuo

Speciala regiono/provinco Papuo
Papua

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Jayapura
Areo 82 680,95 km²
Loĝantaro 1 034 956 (stato de 2022)
Loĝdenso 12,52 loĝ./km²
ISO-kodo ID-PA
emblemo
emblemo
vdr

Papuo ekde la fino de 2022 estas (kun iuj insuloj) unu el ses provincoj de la regiono Okcidenta Nov-Gvineo, kiu de 1828 ĝis 1969 estis sub kolonia rego de Nederlando, do nomiĝis nederlanda Nov-Gvineo - de 1969 ĝis 2003 provinco nomata "Papuo" kovris tiun tutan teritorion. De 2003 ĝis 2022 la regiono dividiĝis al orienta parto, nomata "Papuo", kaj la okcidenta duono estis transformita al propra indonezia provinco, Okcidenta Papuo. Fine en 2022, la orienta parto estis plu divitita al nova, reduktita provinco "Papuo", la nordo de la antaŭa orienta parto, kaj tri novaj unuoj: Papua Pegunungan, "Alta Papuo" (fakte la orienta centro), Papua Tengah, "centra Papuo" (fakte la okidenta centro), kaj Papua Selatan, "suda Papuo" (fakte la sudoriento); krome de la okcidenta parte eltranĉiĝis sesa provinco nomata Papua Barat Daya, "sudokcidenta Papuo" (fakter la nordokcidento). Ĉefurbo de "ĉiuj provincoj nomataj simple Papuo" estis respektive estas Jayapura.

Viro el tribo danioj en Papuo
Viro el tribo jalioj (Yali) en Papuo
Vilaĝo de tribo jalioj
Virinoj el tribo jalioj
Virino el tribo jalioj

Previous Page Next Page