Orientafrika Federacio | ||
svahile Shirikisho la Afrika Mashariki, angle East African Federation | ||
lando | ||
|
||
Moto: "One People One Destiny" (Unu Popolo Unu Destino) | ||
Parto de | Afriko | |
---|---|---|
Urbo | Daresalamo | |
Ĉefurbo | Aruŝo (proponata) | |
Areo | 2 467 202 km² (246 720 200 ha) | |
Loĝantaro | 178 978 883 (2018) | |
Denseco | 68,4 loĝ./km² | |
Monunuo | Orientafrika ŝilingo | |
Lingvo | svahila, angla | |
La Orientafrika Federacio (svahile: Shirikisho la Afrika Mashariki) estas proponata politika unuiĝo de la ses suverenaj ŝtatoj de la Orientafrika Komunumo – Burundo, Kenjo, Ruando, Sud-Sudano, Tanzanio kaj Ugando – kiu fariĝus ununura federacia suverena ŝtato.[1] En septembro 2018, komitato formiĝis por komenci la kreadon de regiona konstitucio.[2] Konstitucio por la federacio devus esti skribata antaŭ 2021, kaj la federacio devus realiĝi antaŭ 2023.[3]