Orgasmo estas kulmino de la seksumado, kiam oni ricevas plej profundan seksan plezuron.
Ĉe virinoj kaj ĉe viroj orgasmoj diferencas:
Viro povas senti apudiĝon de orgasmo. Tio gravas, se li ne volas gravedigi virinon. Iuj viroj ĉesigas la seksumadon kontraŭkoncipecele.
Orgasmon oni povas atingi ankaŭ sola sen kunseksumanto (t. e. per Sinmasturbado)
Pro tio, ke orgasmo estas celo de seksumado (se oni seksumas ne por naski sed por ĝoji), iuj anoj de religioj konsideras la seksumon diabla, nomas orgasmon "drogo" kaj eĉ diras, ke ĝi detruas la cerbon.
Taoistoj kontraŭas la trian diferencon inter virina orgasmo kaj vira orgasmo. Ili opinias, ke lanĉo de spermo ne estas necesa ĉe orgasmo kaj proponas trejni la povon orgasmi sen ejakulo. Nun ĉi tiun teorion aktive vastigas en Usono taoisto Mantak Chia.
En franca literaturo, La petite mort ("malgranda morto") estas fama termino, en pura lingvo, por orgasmo.