Olivino | |
kemia formulo | (Mg, Fe)2SiO4 |
kristala sistemo | ortoromba |
kristala klaso | ___ |
koloro | helverda, flavbruna ĝis nigra |
skrapokoloro | blanka |
duro | 6,5 ĝis 7 |
denso | 3,2 ĝis 4,4 |
molmaso (Forsterito) | 140,71 |
molmaso (Fayalit) | 203,78 |
brilo | vitra, grasa brilo |
opakeco | travidebla ĝis diafana |
rompo | konkeca, rompiĝema |
klivebleco | neprefekta |
kristala eksteraĵo | prisma, diktavola |
ofta kristala surfaco | ___ |
ĝemeliĝo | ofte |
kristala optiko | |
refrakta indico | ___ |
duobla refrakto | ___ |
multkoloreco | ___ |
optika orientiĝo | ___ |
angulo/disperso de la optika akso |
2vz ~ ___ |
pliaj proprecoj | |
fandopunkto (Forsterito) | 2163 K |
fandopunkto (Fayalit) | 1490 K |
kemia konduto | ___ |
simila mineralo | ___ |
radioaktiveco | ne radioaktiva |
magnetismo | ne magneta |
specifaj karakterizaĵoj | ___ |
Olivino (el la latina oliva: olivo post aldono de ’’in’’, pli frue aperis la vorto kiel oliveno, pro timo de la in-finaĵo) estas komuna nomo de silikat-mineraloj, kiuj fakte havas la kemian konsiston (Mg,Fe)2SiO4; la natura olivino entenas ankaŭ ankoraŭ etan kvanton de nikelo, kiu anstataŭas Mg aŭ Fe. La krampigo signifas, ke fero kaj magnezio povas aperi kune en ia ajn rilato, sed ĉiufoje du metalatomoj je unu silikata unuo SiO4. La tielnomataj finmembroj de la olivino estas la pli densa feroriĉa Fayalit Fe2SiO4 kaj la magnezioriĉa Forsterit Mg2SiO4, la t.n. intermembroj estas Hyalosiderit kaj Hortonolith. La klaraj kaj grandaj olivinkristaloj estas aprezitaj juvelŝtonoj kaj estas nomataj kiel peridoto aŭ Chrysolith (Krisolit). Olivino kristaliĝas en ortoromba kristala sistemo, havas duron inter 6,5 kaj 7, kaj flavverdan koloron en pura stato, cetere flavbrunan ĝis nigran koloron kaj blankan skrapokoloron. La kristaloj estas plej ofte prismaj aŭ tavolaj.