Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Okcidentalo

Okcidentalo
Occidental
Interlingue
konstruita lingvoEŭroklonointernacia planlingvo
Parolantoj ĉirkaŭ 30
Skribo latina
Kreinto Edgar von Wahl
Dato 1922
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Reguligita de Interlingue-Union
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ie
  ISO 639-2 ile
  ISO 639-3 ile
  SIL ile
  Glottolog inte1260
Angla nomo Interlingue
Franca nomo occidental
Specimeno

Trans sómmites li noct-calmess
  silenti,
In árbor-cúlmines
  tu senti
apen li vent spirar.
Ne canta plu avies in nide.
  Bentost ja, fide,
  anc tu va reposar.
Goethe, Wanderers Nachtlied (Noktokanto de migrulo)

vdr

Okcidentalo (en Okcidentalo: Occidental [okcidenTAL], ekde 1949: Interlingue [interLINgŭe]) estas lingvo kreita de Edgar von Wahl (kutime Edgar de Wahl) kaj publikigita en 1922. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. Post frua aktivado por Volapuko kaj Esperanto li dum kelkaj jardekoj en kontakto kun aliaj interesitoj evoluigis sian projekton de Internacia Lingvo, kiu kombinu plej eblan naturecon kun plej ebla reguleco.[1]

La helplingvo Occidental (poste alinomita Interlingue) baldaŭ fariĝis serioza defianto de Esperanto kaj Ido. Post ioma sukceso en la malfruaj 20-aj ĝis la malfruaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi en la dua duono de la 20a jarcento perdadis gravecon al Interlingvao, nova naturalisma projekto bazata en Novjorko anstataŭ la milito-detruita Eŭropo. Unu jaro post la morto de Wahl, oni en 1949 ŝanĝis ĝian nomon al Interlingveo (en Okcidentalo: Interlingue).

Eĉ kritike juĝantaj fakuloj agnoskas la rimarkindajn internajn kvalitojn de Okcidentalo[2] - la provon atingi regulecon kadre de naturalisma lingvosistemo. Okcidentalon eblas rigardi kiel situantan en kontakta zono inter du ĉefaj tendencoj de lingvofarado: inter naturalismo kaj — tio eble surprizas — la tradicio de Esperanto[3].

  1. Cosmoglotta A, 1929, p. 105”. “Occidental es li sol quel in altissim gradu ha penat satisfar li amalgamation del du quasi contradictori postulates: regularitá e naturalitá.”. 
  2. The Esperanto Book. Arkivita el la originalo je 2012-02-04. Alirita 2021-02-02. “It should be added, in all fairness to Wahl's work, that the set of rules he developed for analyzing any derived word was simply brilliant. These rules deserve the attention of any student of any of the Romance languages, starting with Latin, inasmuch as they seem to be generally applicable to that family of languages.”.
  3. Cosmoglotta A, 1930, p. 12"”. “Hodie, quande yo have plu quam sixant annus, yo comprende Zamenhof e regreta que il ne vive plu por posser presser le li manu. Il esset mi grand mastro e instructor, e quáncam it posse semblar que yo es su max fanatic adversario, yo self estima me quam su max fidel successor, ne in li líttere ma in li mente." Esperante: "Hodiaŭ, kiam mi havas pli ol sesdek jarojn, mi komprenas Zamonhof-on kaj bedaŭras ke li jam ne vivas por ke mi povu lin manpremi. Li estis mia granda majstro kaj instruisto, kaj kvankam povas ŝajni ke mi estas lia plej fanatika kontraŭulo, mi mem vidas min kiel lian plej fidelan posteulon, ne laŭlitere sed laŭmense."”. 

Previous Page Next Page