Okcidenta Saharo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Landoj | Araba Demokratia Sahara Respubliko, Maroko | ||||
Supermara alteco | 237 m [+] | ||||
Ĉefurbo | Ajuno | ||||
- koordinatoj | 25° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ U (mapo)25-13Koordinatoj: 25° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ U (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 266 000 km² (26 600 000 ha) [+] | ||||
Areo | 266 000 km² (26 600 000 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 612 000 [+] (2021) | ||||
Denseco | 2,3 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00, UTC+01:00, Afriko/Ajuno [+] | ||||
Okcidenta Saharo | |||||
Vikimedia Komunejo: Western Sahara [+] | |||||
Okcidenta Saharo (EH en ISO 3166) estas dezerta regiono de nordokcidenta Afriko, apud Atlantika Oceano. Ĝia oficiala statuso estas diskutata: dum multaj konsideras ĝin sendependa ŝtato, kiel Araba Demokratia Sahara Respubliko, aliaj agnoskas ĝin parto de Maroko.
Oni kalkulas ke la nuna loĝantaro de Okcidenta Saharo estas 267 405 homoj (saharanoj). La ĉefa lingvo estas dialekto de la araba nomata hasanija; ankaŭ la kolonia lingvo, la hispana estas parolata; la lingvo de la administrado estas la oficiala araba, kun uzo de la franca.