nuristana lingvaro | |
lingva familio | |
---|---|
Hindirana lingvaro | |
Parolata en | Afganio (provinco Nuristano kaj Kunaro) kaj Pakistano |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 30.000 |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | nuri1243 |
Angla nomo | Nuristani |
Franca nomo | langues nouristanies |
La nuristana lingvaro estas grupo da lingvoj, kiuj apartenas al la hindirana lingvaro, unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La lingvaro havas proksimume 30.000 parolantojn en Afganio (plejparte en la provinco Nuristano) kaj en Pakistano.
La darda lingvaro antaŭe konsideriĝis subgrupo de la nuristana lingvaro, laŭ aktuala lingvistika interkonsento tamen temas pri subgrupo de la hindarjaj lingvoj. Tamen la lingvoj de la nuristana kaj darda lingvaroj troviĝas en geografia proksimeco, kaj ĉiuj nuristanaj lingvoj lingvistike estas pli aŭ malpli forte influitaj de la dardaj lingvoj.