Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Norda poluso

Norda poluso
geografia poluso [+]
- koordinatoj90° 0′ 0″ N (mapo)900Koordinatoj: 90° 0′ 0″ N (mapo) [+]


Norda poluso (Arkto)
Norda poluso (Arkto)
DEC
Vikimedia Komunejo:  North Pole [+]
vdr
Azimuta projekciado montranta la Arktan Oceanon kaj la Nordan Poluson. La mapo montras ankaŭ la 75a paralelon nordan kaj la 60a paralelon nordan.
Moviĝo de la norda magneta poluso de Tero kun jaroj.
Diversaj nordaj polusoj de Tero:
1 - geografia;
2 - magneta;
3 - geomagneta;
4
Foto de la norda poluso de Tero en la 1-a de januaro 1999 de NASA.
Mapo de reliefo ĉe la norda poluso de Tero.
Bildo de glacio ĉe la norda poluso de Tero de NASA, 2005.
Gazetaro glacikresto ĉe la norda poluso, aprilo 1990

Norda poluso estas la plej norda punkto de iu planedo. Oni povas difini la nordan poluson de planedo diversmaniere. Iafoje, la norda poluso de la Tero lokas en la Arkta Oceano.

La Norda poluso, konata ankaŭ kiel Geografia Norda poluso, Ĉiela Norda poluso, aŭ Tera Norda poluso, estas difinita kiel la punkto en la Norda Hemisfero kie la akso de rotacio de la Tero trafas sian surfacon. Ĝi ne estu konfuzita kun la Norda magneta poluso. La Norda poluso estas la plej norda punkto de la Tero, kiu kuŝas diametre male al la Suda Poluso. Ĝi difinas latitudon 90° Norda, same kiel la direkto de la vera nordo. Ĉe la Norda Poluso ĉiuj direktoj indikas suden; ĉiuj linioj de longitudo kunverĝas tie, tiele ties longitudo povas esti difinita kiel ajn gradovaloro. Pri latitudaj cirkloj, kontraŭhorloĝe estas oriente kaj horloĝe estas okcidente.

Dum la Suda Poluso kuŝas sur kontinenta teramaso, la Norda Poluso estas situanta en la mezo de la Arkta Oceano ĉe akvoj kiuj estas preskaŭ ĉiam konstante kovrita per konstante ŝanĝanta flosglacio. Tio faras ĝin malebla por konstrui permanentan stacion ĉe la Norda Poluso (malkiel ĉe la Suda Poluso). Tamen, la Soveta Unio, kaj poste Rusio, konstruis nombron de surglaciaj stacioj laŭ ĝenerale ĉiujara bazo ekde 1937, kelkaj el kiuj jam estis pasintaj super aŭ tre proksime de la Poluso. Ekde 2002, la rusoj ĉiujare establis bazon, Barneo, proksime al la Poluso. Tiu funkcias dum kelkaj semajnoj dum la komenco de la printempo. Studoj en la 2000-aj jaroj antaŭdiris ke la Norda Poluso povus iĝi laŭsezone senglacia pro la glacifandiĝo en la Arkto, kun temposupozoj ĉirkaŭ 2016[1][2] sed tio ankoraŭ ne okazis.

La marprofundo ĉe la Norda Poluso estis mezurita je 4261 m fare de la rusia submarŝipo MIR en la ekspedicio Arktika 2007[3] kaj je 4,087 m (13,410 ft) fare de la usona Nautilus en 1958.[4][5] La plej proksima tero laŭdire estas la insulo Kaffeklubben, ĉe la norda marbordo de Gronlando je 700 km for, kvankam kelkaj eblaj nekonstantaj gruzejoj kuŝas iome pli proksime. La plej proksima konstanta loĝata loko estas Alert, en la regiono Qikiqtaaluk, Nunavuto, Kanado, kiu situantas je 817 km el la Norda Poluso.

  1. Black, Richard (8a de Aprilo 2001). New warning on Arctic sea ice melt. BBC
  2. Ljunggren, David (5a de Marto 2009). Arctic summer ice could vanish by 2013: expert Arkivigite je 2014-11-05 per la retarkivo Wayback Machine. Reuters
  3. Russian sub plants flag at North Pole Arkivigite je 2008-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, Reuters, 2a de Aŭgusto 2007
  4. Андерсон, Уильям Роберт (1965) "Наутилус" у Северного полюса. Воениздат. Alirita 12a de Januaro 2012.
  5. Mouton, M.W.. (1968) The International Regime of the Polar Regions. Academie de Droit International de La Hague, p. 202 (34). ISBN 9028614427.

Previous Page Next Page






Kutôb Barôh ACE Noordpool AF Nordpol ALS ስሜን ዋልታ AM No’amisan ’Apocok kaitiraan AMI Polo Norte AN Norþende þære eaxe ANG القطب الشمالي Arabic قطب شمالى ARZ সুমেৰু AS

Responsive image

Responsive image