Nestorianismo | |
---|---|
religia subgrupo | |
kristanismo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Nestorianismo (antikve-greke Νεστοριανισμός, latine Nestorianismus, arabe نُسْطُورِيّة, Nusṭūrijja) estis la ĉefa formo de kristanismo en Azio oriente de la Eŭfrato dum la jaroj 500–1500. Ĝi estas la kristanismo konita de Mohameto kaj la unua kristanismo kiu alvenis al Ĉinio (7-a jarcento). Nestorianismo floris de la 5-a jarcento ĝis la 10-a jarcento, precipe en Mezopotamio kaj Persio. Hodiaŭ estas 170 mil nestorianoj, precipe en Irano, Irako kaj Sirio.
Laŭ PIV temas pri "doktrino, kondamnita kiel hereza, sed vaste disvastiĝinta en Oriento."[1]