Mongola lingvaro | |
lingva familio • studfako | |
---|---|
sen valoro • Altaja lingvaro | |
Parolata en | Mongolio; Interna Mongolio kaj regionoj proksimaj de ties limoj, Ŝinĝango, Gansuo, Ĉinghajo (Ĉinio); Burjatio kaj Kalmukio (Rusio) |
Parolantoj | 96 085 (stato de 1 999) |
Lingvistika klasifiko | |
ĥitan-mongola mongola lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | xgn |
Glottolog | mong1329 |
Angla nomo | Mongolic |
Franca nomo | langues mongoliques |
La mongola lingvaro estas grupo de lingvoj parolataj en Centra Azio: en Mongolio, en Ĉinio - Interna Mongolio kaj regionoj proksimaj de ties limoj, Ŝinĝango, Gansuo kaj Ĉinghajo - kaj en la rusiaj respublikoj Burjatio kaj Kalmukio. La plej konata membro de la lingvaro, la mongola lingvo, estas la unua lingvo de plej multaj loĝantoj de Mongolio kaj la mongolaj loĝantoj de la ĉina provinco Interna Mongolio - sume ĝi parolatas fare de proksimume 5,2 milionoj da homoj.
La mongola lingvaro kelkfoje estas grupigata kun la tjurka lingvaro, tungus-manĉura lingvaro kaj foje ankaŭ la korea lingvo kaj japana lingvaro kiel parto de la pli larĝa altaja lingvaro, kvankam la vereco de la altaja lingvaro ne plu ofte esta kredata de nuntempaj lingvistoj.