Minjo | |
---|---|
rivero • Natura 2000 protected area • Loko de Komunuma Gravo • almara rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 315 km |
Akvokolekta areo | 45,54 km² |
Fluo | |
Enfluejo | Atlantiko |
Geografio | |
Landoj | Hispanio |
Regionoj | Galegio |
Minjo (Miño en hispana, Minho en portugala) [MInjo] estas rivero en Galegio kaj norda Portugalio[1]. La nomo en la galegaportugala estas Miño/Minho, el la latina Minius.
La rivero trairas Galegion, kaj en la lasta etapo formas ties landlimon kun Portugalio. Ĝia tuta longeco estas 340 km. Ĝi naskiĝas en la ŝtonejo de Irimia, en la montaro Meira, kaj ĝin kunformas rojoj kiel Porto da Pena kaj Xirómeno (en la provinco Lugo). Poste ĝiaj akvoj kreskas danke al la lago Fonmiñá, en la municipo A Pastoriza, je proksimume 50 km norde de la provinca ĉefurbo. Ĝi trairas la urbojn Lugo kaj Oŭrenso, kaj eniras Atlantikon en A Guarda (Pontevedro). Ĉe sia enmariĝo la rivero apartigas la historiajn urbojn de Tui (Galegio) kaj Valença do Minho (Portugalio).
Post kiam ĝi ricevas la riveron Sil, ĝian ĉefan enfluanton, ĝi iras sudokcidenten kaj, de la akvobarejo Frieira ĝis sia enmariĝo, la rivero Minjo formas la landlimon inter Galegio kaj Portugalio. Ĉe ĝiaj bordoj, apud Ribadavia, oni kultivas la vitojn donantajn la ruĝan vinon ribeiro de Avia, kaj ĝia lasta parto akvumas teron, kie oni kulturas vitojn de la blanka vino albariño.
Sil enfluas en la riveron Minjo, estante ĝia ĉefa alfluanto, ĉe la loĝloko Os Peares. Tiu loĝloko, trapasata de ambaŭ riveroj, estas singulare pro la afkto ke ĝi apartenas al du provincoj kaj kvar municipoj. Ĉe ĝia enfluejo, la rivero Sil estis trafluinta 234 km kaj portas averaĝan akvokvanton de ĉirkaŭ 157 m³/s. Minjo siaflanke kiam alvenas al Os Peares estis trafluinta ĉirkaŭ 135 km kaj portas averaĝan akvokvanton de ĉirkaŭ 108 m³/s. Ĝenerale, la hierarkio inter riveroj fariĝas kalkulante en la kunfluejo por certigi kiu havas pli da akvo kaj pli da longo. Tamen tiuokaze, kiel okazas ĉe Esla kaj Pisuerga kun Douro, Sil superas la ĉefriveron Minjo kaj laŭlonge kaj laŭ akvokvanto (5492 hm³ kontraŭ 2762,9 hm³ de averaĝo jare).