Meza Finnlando | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
provinco de Finnlando [+] | |||
Lando | Finnlando | ||
Ĉefurbo | Jyväskylä | ||
- koordinatoj | 63° N, 26° O (mapo)62.525.5Koordinatoj: 63° N, 26° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 19 011,98 km² (1 901 198 ha) [+] | ||
Areo | 19 011,98 km² (1 901 198 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 272 548 [+] (januaro 2021) | ||
Denseco | 14,34 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | FI-08 | ||
Meza Finnlando | |||
Vikimedia Komunejo: Central Finland [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Meza Finnlando (finne Keski-Suomi) estas provinco de Finnlando. De 1997 ĝis 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando, kaj antaŭe havis la statuson de propra gubernio. Ĝia ĉefurbo estas Jyväskylä. Ekde 2009, kiam areo de Jyväskylä aparte multe kreskis, pli ol duono de loĝantoj de Meza Finnlando loĝas en Jyväskylä. La provinco ne situas meze de Finnlando sed meze de la suda duono de Finnlando. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 272 548 loĝantoj (proksimume 5 % el la loĝantoj de Finnlando) sur areo de 19 011,98 kvadrataj kilometroj (el kio 16,3 % estas akvo), kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². En parlamentelekto de Finnlando Meza Finnlando havas propran elektodistrikton.
La dialektoj en Meza Finnlando apartenas al la plej okcidenta formo de savoniaj dialektoj.
La blazono de Meza Finnlando enhavas urogalon, kiu estas la regiona birdo de Meza Finnlando.