La metra decimala sistemo aŭ metra dekuma sistemo estas internacie interkonsentita decimala sistemo de mezurado. Ĝi estis origine bazita sur la mètre des Archives kaj la kilogramme des Archives enkondukita de la Unua Respubliko de Francio en 1799,[1] sed laŭlonge de la jaroj la difinoj de la metro kaj de la kilogramo estis redifinitaj, kaj la metra sistemo etendiĝis por aligi multajn pliajn dekumajn unuojn. Kvankam fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj aperis multnombraj variantoj de la metra sistemo, nuntempe la termino estas ofte uzata kiel sinonimo por "SI"[2] mallongigo por la "Internacia sistemo de unuoj" — nome la oficiala sistemo de mezuroj en preskaŭ ĉiu lando de la mondo. La difino de SI ankaŭ inkludis regulojn, la samajn por ĉiuj lingvoj, por skribi SI-kvantojn.