Melantiacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
melantio Melanthium | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La melantiacoj (latine Melanthiaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lilialoj (Liliales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 180 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas melantio.
Tiu familio de florplantaj staŭdoj kreskas en la norda hemisfero. Pli frue multaj sciencaj aŭtoroj konsideris la familion parto de la liliacoj, sed nun oni traktas ĝin aparta familio ene de la ordo lilialoj.