Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Masturbado

Vira sinmasturbado
Virina sinmasturbado

Kvankam, laŭ la Fundamento de Esperanto, la esprimo masturbi sin signifas nur masturbi sin mem, en la praktiko masturbado (de alia persono) kaj sinmasturbado estas tute aliaj faroj kaj situacioj (nur parte kompareblaj kun mortigo kaj sinmortigo). Temas entute pri apartaj manieroj seksumi.

Pruvas tion la fakto, ke por masturbi sin kaj melki sin (pli komun-uza)[1] oni disponas ankaŭ la sinonimon onani, retroderivitan el onanismo.

Laŭ kelkaj studoj, la plejmulto de la homoj sin masturbas, precipe dum relativa junaĝo. Tamen, en multaj socioj ekzistas tabuo pri ĝi.

La emo al la masturbado kaj ĝia ofteco, intenso esence dependas de la seksa konstitucio de la individuo.

Virina sinmasturbado (desegnaĵo de Gustav Klimt el la jaro 1916)
  1. En la verkaĵo Tabuaj vortoj en Esperanto, kiu konsidereblas aŭtoritata referenco vortara, troveblas indiko "melki (ĵargono - pika vorto, kiu ne uzindas en pruda konversacio, verbo transitiva) eltiri la lakton el viro". La variaĵo melki sin el tio sekvas analogie. (esperante)

Previous Page Next Page






Masturbasie AF Masturbation ALS Masturbación AN استمناء Arabic Masturbación AST Masturbasiya AZ Mastorbacėjė BAT-SMG Pagsalsal BCL Мастурбацыя BE Мастурбацыя BE-X-OLD

Responsive image

Responsive image