Samuel Langhorne CLEMENS [SAM-juel LANG-orn KLE-menz] ['sæmjul 'læŋhoɹn 'klemənz], pli konata sub pseŭdonimo Mark TWAIN [mark tŭejn] ['mɒɹk 'tweɪn] (naskiĝis la 30-an de novembro 1835 en Florido, Misurio, Usono[1], mortis la 21-an de aprilo 1910 en Redding, Konektikuto) estis usona verkisto kaj humuristo. Li elstaris per siaj romanoj La Aventuroj de Tom Sawyer (1876) kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn (1885),[2] tiu lasta ofte nomata "la Granda Usona Romano."
Twain kreskiĝis en Hannibal, Misurio, kiu havigis la etoson por Huckleberry Finn kaj Tom Sawyer. Post metilernado ĉe presisto, li laboris kiel kompostisto kaj kontribuis per artikoloj al ĵurnalo de sia pli aĝa frato Orion Clemens. Li poste iĝis riverboata piloto ĉe la rivero Misisipo antaŭ iri okcidenten por aliĝi al Orion en Nevado. Li menciis humure sian singularan mankon de sukceso ĉe minado, turnante sin al ĵurnalismo per la ĵurnalo de Virginiurbo Territorial Enterprise.[3] En 1865, lia humura historio, "The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County," estis publikigita, baze sur historio kiun li estis aŭdinta ĉe la Hotelo Angels en Angels Camp (Kalifornio), kie li estis pasigante iome da tempo kiel ministo. Tiu mallonga historio alportis al li internacian atenton, kaj estis eĉ tradukita en klasikan grekan.[4] Li estis tre populara en sia epoko pro lia sprito kaj talento por satiro, proze kaj parole, kaj estis amiko de usonaj prezidentoj, artistoj, grandaj entreprenistoj kaj membroj de la eŭropa reĝaro.
Kvankam Twain enspezis grandan kvanton da mono el siaj verkoj kaj prelegoj, li investis en adventuroj kiuj perdigis al li ankaŭ grandan kvanton da mono, ĉefe por mekanika kompostilo, kiu malsukcesis ĉar estis komplika kaj malpreciza. Pro tiuj financaj problemoj, li devis seĉi protektadon el siaj ŝulditoj tra bankroto, kaj kun la helpo de Henry Huttleston Rogers eventuale luktis kontraŭ siaj financaj problemoj. Twain elektis pagi al siaj antaŭ-bankrotaj ŝulditoj, kvankam li ne havis leĝan respondecon fari tion.
Twain estis naskiĝinta tuj post vizito de la Kometo Halley, kaj li antaŭavertis, ke li ankaŭ "foriros kun ĝi,". Li mortiĝis la tagon post la venonta reveno de la kometo. Li estis laŭdita kiel "plej granda usona humuristo de sia aĝo,"[5] kaj William Faulkner nomigis Twain "la patro de Usona literaturo."[6]