Mariah CAREY [məˈɹaɪə ˈkɛəɹi] (naskiĝis la 27-an de marto 1969)[1] estas usona popmuzika kantistino, tekstistino kaj proponistino. Ŝi estas unu el la plej sukcesaj kaj vendokapablaj kantistinoj de la mondo.
De kiam ŝia unua albumo estis publikigita en la fruaj 1990-aj jaroj, ŝi fariĝis unu el la plej sukcesaj kaj famaj kantistoj en la mondo. Ŝi havas sume 17 komponaĵojn sur la unua loko en Usono kaj la nombro da ŝiaj kantoj unue vicigitaj en la Billboard Hot 100 -diagramo estas pli granda ol iu ajn alia artisto en historio, krom la Beatles. La vendokvanto de ŝiaj albumoj kaj kantoj estas taksita je 200 milionoj da kopioj. Kiel unu el tri virinoj, kiuj vivtenas sin per la kantado, ŝi lokiĝis sur la sesa loko kiel la plej riĉa virino en la amuz-industrio.