Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Majaa lingvaro

skribaĵo en la jukatana majaa lingvo

La majaaj lingvoj estas lingvofamilio komunike uzata de la majaoj en la kultura regiono de Mezameriko. Inter la lingvoj ekzemple estas la jukatana majaa lingvo (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan), hispane: Maya yucateco), parolata sur la jukatana duoninsulo, en la nordo de Belizo kaj la nordo de Gvatemalo, la teneka parolata precipe en la federaciaj ŝtatoj de San Luis Potosí kaj Veracruz samkiel (malpli multnombre) en Tamaulipas​, kaj aliaj.

Endas diferencigi inter la historia majaa lingvo, trovebla ekzemple en la skribaĵoj de la majaaj ruinoj, kaj la nuntempe ankoraŭ ekzistantaj aktualaj majaaj lingvoj, kiujn parolas la posteuloj de la eksa majaa altnivela kulturo en Gvatemalo, la sudoriento de Meksiko, en Belizo kaj la okcidento de Honduro.


Previous Page Next Page