Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


LiveJournal

LiveJournal
LiveJournal
LiveJournal
interkona retejo • blog software • interreta komunumo
Priskribo komerca retejo por krei kaj konservi taglibron
Retadreso livejournal.com
Lingvo(j) 32 lingvoj
Posedanto LiveJournal San-Francisko / SUP Fabrik Moskvo (aŭtoro Brad Fitzpatrick)
vdr

LiveJournal ([lajv-ĜUR-nl], ofte mallongigita kiel LJlj) estas la nomo de retejo, ĉe kiu interret-uzantoj povas krei kaj konservi taglibron. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la programaro, kiu funkciigas la servon. Ĝi estas unu el la multaj servoj, kiuj ebligas verkadon de reta taglibro aŭ blogo (el la angla blogweblog).

Estas diversaj funkcioj, kiuj distingas LiveJournal-on de aliaj blogaj TTT-ejoj. Unu el ili estas la "amika paĝo" - listo de lastatempaj enskriboj de uzantoj, kiujn oni aldonis al sia "amika listo" kiel ĉe aliaj interkonaj retejoj. Ĝi faras de LiveJournal komunumon de interkonektitaj taglibroj kaj ŝanĝas la fokuson al societa reto. Alia distinganta trajto estas la stila sistemo S2, kiu ebligas al la uzantoj individuigi la aspekton de siaj afiŝoj kaj la funkciadon de siaj taglibroj.

La servil-programaro haveblas laŭ la principo de libera fonto, kaj oni uzas ĝin ankaŭ en aliaj TTT-ejoj (ekzemple DeadJournal).


Previous Page Next Page