Land Rover | ||
---|---|---|
Land Rover | ||
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco vd | ||
Dum | 1978 - nekonata/nuntempe | |
Sekvanto | Jaguar Land Rover | |
Jura formo | ekde 2000 parto de la usona konzerno Ford, ekde marto 2008 de la barata konzerno Tata Motors | |
Fondita | printempe 1947 | |
Fondintoj | British Leyland vd | |
Sidejo | Coventry | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Agokampo | aŭtomobila industrio | |
Land Rover | ||
Posedataj kompanioj | Land Rover vd | |
TTT | www.landrover.com (plurlingve) | |
Land Rover estas brita aŭtomobila marko. Ĝi ekestis el la serio "Land Rover" de la brita aŭtomobila firmao Rover, kaj poste iĝis memstara kompanio. En 1966 la firmao iĝis parto de la ŝtata grupigo British Leyland de la britaj aŭtomobilaj firmaoj. En 1978 Land Rover iĝis memstara kompanio ene de la konzerno "Jaguar-Rover-Triumph", kaj en 1994 vendiĝis al la germana aŭtomobila konzerno BMW. Ekde la jaro 2000 la kompanio, kune kun Jaguar kaj Volvo, kaj ĝis komence de 2007 ankaŭ Aston Martin, apartenas al la "grupo pri luksaj aŭtoj" (angle premier automotive group) de la usona aŭtomobila konzerno Ford, kiu vendis ĝin en marto 2008 al la barata konzerno Tata Motors.
Krom la kompanio mem, ankaŭ ĝiaj aŭtoj ofte nomatas "Land Rover": Aparte tio validas por la origina serio "Land Rover", sed ankaŭ la modelaj serioj "Land Rover Defender", "Range Rover", " Land Rover Discovery" kaj "Land Rover Freelander".