La Libro de la Spiritoj (franclingve Le Livre des Esprits) estas la unua spiritisma verko. Ĝi aperis en la 18-a de aprilo1857, en Parizo, en la franca lingvo, fare de Allan Kardec, pseŭdonimo de la franca edukisto Hippolyte Leon Denizard Rivail (1804-1869). La unua eldono konsistis el 501 demandoj, dividitaj je tri partoj. En marto 1860 la Spiritisma Revuo anoncis la disvendon de la dua eldono, tute refandita kaj ampleksigita, enhavanta 1019 demandojn, dividitajn je kvar partoj. Tiu eldono fariĝis definitiva.[1]
↑Laǔ la libro Historia kaj Doktrina Panoramo de la Spiritisma Kodigado, publikigita en Brazilo, en 2007, memeldono de Urba Spiritisma Alianco de Uberlândia