En geometrio, kvarlatero[1] estas plurlatero kun kvar lateroj kaj kvar verticoj aŭ anguloj. La enaj anguloj de kvarlatero sume estas 360 gradoj.
Kvarlatero povas esti simpla (ne sin-sekcanta) aŭ komplekso (sin-sekcanta). Simpla kvarlatero povas esti konveksa aŭ konkava.