Krono (grekeΚρόνος, Krónos) estas en la helena mitologio laŭ la Pelasga mito pri ekesto de la mondo filo de Eŭrinomo kaj serpento Ofiono. Kune kun Rea li estis, kiel ĉiu el la titanoj disponigita al unu el la stelaj potencoj, en lia kazo tio estis Saturno. Laŭ la Homera mito pri kreo de la mondo li estis la plej juna filo de grekaj dioj Urano kaj Geo. En la romia mitologio Saturno nomiĝas latineSaturnus.
Jam ĉirkaŭ la 7-a jarcento a.K. oni unuigis lin kun la personigo de tempo – helene Χρόνος (Ĥronos), kio tamen estas etimologie malĝusta. Komence temis pri du diversaj dioj, kiuj en multaj interpretoj kuniĝis. Demando pri ĝusta origino de la vorto estas diskutebla, eble ĝi estas derivita de la vorto kraino. Sed pli verŝajna estas, ke la nomo havas la antaŭgrekan originon kaj ankaŭ la krona kulto estis transprenita el la antaŭgreka tradicio.