Kristana filozofio estas tiu esplorokampo kiu serĉas respondojn pri la senco de la mondo kaj de la vivo je la lumo de la Kristana revelacio; tiasence ĝi referencas plipropre al la rilatoj inter filozofio kaj religio. Filozofio estas certe frukto de la rezonadoj de la homa intelekto; sed tiu ĉi lumiĝas ankaŭ per revelaciaj datenoj, jam ilustritaj de la racio, kaj do pri tiuj aplikiĝas la homa filozofianta racio.