La kradaja lingvaro estas grava lingva familio de Sudorienta Azio. Inter ili troviĝas la ĉefaj lingvoj de Tajlando kaj Laoso, la siama lingvo kaj la laŭa. La familio ankaŭ hejmas en Birmo kaj suda Ĉinio kun lingvoj kiel la ŝana kaj la ĝuanga, tiu ĉi la plejnombra lingvo en Ĉinio krom la ĉina mem.