Kealakekua Golfo | ||
---|---|---|
Kealakuekua Golfo matene | ||
golfeto [+] | ||
Lando | Usono | |
Subŝtato | Havajo | |
Akvejo | Pacifiko | |
Situo | Kon-distrikto | |
- koordinatoj | 19° 28′ 30″ N, 155° 55′ 43″ U (mapo)19.47509-155.92857Koordinatoj: 19° 28′ 30″ N, 155° 55′ 43″ U (mapo) | |
Areo | 1,52 km² (152 ha) | |
Kealakekua Golfo | ||
Vikimedia Komunejo: Kealakekua Bay [+] | ||
La Kealakekua Golfo (angle Kealakekua Bay) estas golfo en la Kon-distrikta marbordo de la insulo Havajo 12 mejlojn (19 km) sude de Kailua-Kona. Setlita jam de antaŭ milo da jaroj, la ĉirkaŭa areo enhavas multajn arkeologiajn kaj historiajn lokojn kiel religiaj temploj (heiau) kaj estas ankaŭ la loko kie okazis la mortigo de la unua dokumentita alveninta eŭropano al la Havajaj insuloj, nome la kapitano James Cook. Ĝi estis listita en la listo de National Register of Historic Places de la insulo Havajo en 1973 kiel Kealakekua Bay Historical District.[1] La golfo mem estas distrikto de marviva konservado, nome tre populara celo por kanuado, subnaĝado kaj pertuba subnaĝado.[2]