Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Kartvela alfabeto

Kartvela alfabeto
ქართული ანბანი

Tipo

Alfabeto
Uzata por lingvoj Kartvela k. a.
Epoko ekde ~ 430 p. Kr.
Deveno

Protosemita alfabeto
 → Fenica skribo
  → Aramea skribo
   → Kartvela alfabeto
ქართული ანბანი

Unikoda intervalo

U+10A0–U+10FC
U+2D00–U+2D25

aro
Dum 5-a jarcento - nuntempe
Partoprenanta kartvela eklezia kapalfabeto • kartvela kataloga alfabeto • kartvela civila alfabeto • kartvela civila majuskla alfabeto • kartvela eklezia skribo • modern Georgian script vd
vdr

La kartvela alfabeto (loke nomata მხედრული, mĥedruli) estas la skribsistemo nuntempe ĉefe uzata por skribi la kartvelan kaj aliajn kartvelajn lingvojn (kiel la svanan aŭ la mingrelan ekzemple). Ĝi ankaŭ estas uzata por aliaj kaŭkazaj lingvoj, kiel la abĥaza aŭ la oseta en la 1940-aj jaroj. Asomtavruli kaj nusĥuri estas variantoj de la kartvela skribo, sed sole uzataj de la kartvela ortodoksa eklezio por ceremoniaj religiaj tekstoj kaj ikonografio[1]. La unika alfabeto de Kartvelio estas unu el la pretervolaj viktimoj de la ciferecigo de nuntempaj socioj. La najbara Armenio frontas similan defiion, ĉar ankaŭ ĝi havas unikan lingvon kaj alfabeton uzatan sole por la armena[2].

  1. (en) Unicode Standard, V. 6.3. U10A0, p. 3
  2. (eo) Protekti la antikvan alfabeton de Kartvelio en la nuna epoko, Global Voices en Esperanto, la 30-an de junio 2020, alirite la 1-an de septembro 2021.

Previous Page Next Page