Karbona disulfido | ||||
Plata kemia strukturo de la Karbona disulfido | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Karbona disulfido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 75-15-0 | |||
ChemSpider kodo | 6108 | |||
PubChem-kodo | 6348 | |||
Merck Index | 15,1811 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora toksa volatila brulema likvaĵo kun malagrabla odoro | |||
Molmaso | 76131 g·mol−1 | |||
Denseco | 1.2632g cm−3 | |||
Fandpunkto | −111.6 °C[1] | |||
Bolpunkto | 46.5 °C | |||
Refrakta indico | 1,6319 | |||
Ekflama temperaturo | −30 °C | |||
Memsparka temperaturo | 95 °C | |||
Solvebleco | Akvo:2.17 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 1200 mg/kg (buŝe) | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H304, H315, H319, H361, H372, H373[2] | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P264, P270, P280, P281, P301+310, P302+352, P303+361+353, P305+351+338, P308+313, P314, P321, P331, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+235, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Karbona disulfido estas senkolora, toksa, volatila, brulema likvaĵo kun malagrabla odoro konsistanta je unu karbonatomo kaj du sulfuratomoj. Ĝi estas ne-polara solvanto kaj deirmaterialo por pluraj kemiaj sintezoj. Karbona disulfido estas danĝere brulema kaj ĝiaj ekflama kaj memsparka temperaturoj estas rimarkinde malaltaj.
Vaporoj de karbona disulfido estigas eksplodajn miksaĵojn en la aero kaj ĝiaj miksaĵoj kun fluoro aŭ kloro estas brulemaj ĉe mediaj temperaturoj. Grandaj kvantoj da karbona disulfido uzatas en la manufakturo de la rajona fibro, celofano kaj karbona tetraklorido.
Pli etaj kvantoj uzatas en procezoj je solvanto-ekstraktado aŭ konvertiĝas en aliaj kemiaĵoj, ĉefe kiel akceliloj en la kaŭĉuko-vulkanizado kaj agentoj uzataj en floto-procezoj por erco-koncentrigo. Karbona disulfido estas solvebla en etanolo, benzeno, kloroformo kaj karbona tetraklorido. Ĝi estas neakordigebla kun fortaj oksidigagentoj, azidoj, aluminio kaj zinko.