Kanabacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kanabo Cannabis L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La kanabacoj[2] (latine Cannabaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas 8 genrojn kaj ĉirkaŭ 100 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kanabo[2].
En tiu familio, estas tre konataj genroj, kiel kanabo, humulo kaj celtido. Tiu lastas estas la plej ampleksa genro de la familio, kun ĉirkaŭ 70 specioj.