Kamala Devi HARRIS [ˈkɑ.mə.lə ˈdeɪvi ˈhæ.ɹɪs] (naskiĝis la 20-an de oktobro 1964) estas usona politikistino kaj advokato kiu servis kiel Usona senatano por Kalifornio ekde 2017.[1] Ŝi estas la Vicprezidanto de Usono ekde 2021.
Naskita en Oakland, Kalifornio, Harris estas diplomiĝinto de Universitato Howard kaj la Universitato de Kalifornio. Ŝi komencis sian karieron en la oficejo de la distrikta akuzisto (district attorney) de Kantono Alameda, antaŭ ol labori en la oficejo de la distrikta akuzisto de San-Francisko kaj poste en la oficejo de la urba akuzisto de San-Francisko. En 2003, ŝi estis elektita distrikta akuzisto de San-Francisko. Ŝi estis tiam elektita Attorney General (proks. justicministro/ĉefakuzisto) de Kalifornio en 2010; ŝi estis re-elektita en 2014.
Ŝi venkis Loretta Sanchez en la 2016 Senata balotado kaj tiel sukcedis Barbara Boxer, fariĝanta tria virina senatano de Kalifornio kaj la dua afrika-usona virino kaj la unua sud-azia usonano en la Usona Senato.[2] Kiel senatano, ŝi subtenis sanreformon, ŝanĝon de la leĝoj rilate al kanabo, vojon al civitaneco por sendokumentaj enmigrintoj, la DREAM proponon, malpermeson de specifaj armiloj kaj progresa imposta reformo. Ŝi akiris nacian atenton por siaj demandoj al la Trump-oficialuloj dum la senataj sesioj.[3]
Harris kandidatiĝis por la 2020 Demokrata prezidenta kandidatigo kaj allogis nacian atenton antaŭ ol fini sian kampanjon la 3an de decembro 2019.[4] Ŝi estis anoncita kiel vicprezidantkandidato de Joe Biden por la 2020 Usono prezidenta balotado la 11an de aŭgusto, fariĝanta la unua afrika amerikano kaj la unua azia amerikano esti elektita kiel la vicprezidantkandidato de prezidenta kandidato de grava partio.[5][6][7] Ŝi estas ankaŭ la tria virina usona vicprezidenta nomito de grava partio post Geraldine Ferraro kaj Sarah Palin.