Kabjorka Duoninsulo | ||
---|---|---|
Kabjorka Duoninsulo | ||
duoninsulo | ||
Akvejo 1 | Korala Maro | |
Akvejo 2 | Karpentaria Golfo | |
14° 8′ 11,7″ S, 142° 38′ 7,8″ O (mapo)-14.136576142.635498Koordinatoj: 14° 8′ 11,7″ S, 142° 38′ 7,8″ O (mapo) | ||
| ||
Longo | 660 km | |
Larĝo | 430 km | |
Areo | 137 000 km² | |
Supermara alteco | 67 m [+] | |
Vikimedia Komunejo: Cape York Peninsula [+] | ||
Kabjorka Duoninsulo estas granda duoninsulo situa en la plej norda pinto de Kvinslando, Aŭstralio. Tiu malproksima duoninsulo estas unu el la lastaj restantaj naturaj areoj en la Tero [1]. Ties neĝenataj tropikaj pluvarbaroj kaj savanoj estas nuntempe agnoskataj pro sia tutmonda media gravo.[2] Nomumado por Monda heredaĵo de Unesko estas lastatempe konsiderata de la registaroj de Kvinslando kaj de Aŭstralio.[3]
La regiono de la Kabjorka Duoninsulo enhavas areon de ĉirkaŭ 137,000 km² norde de latitudo 16°S [4]. Ĝi havas populacion de nur ĉirkaŭ 18,000, el kiuj granda porcento (~60 %) estas Indiĝenaj aŭstralianoj kaj Insulanoj de Toresa Markolo [5][6].
Pinte de la duoninsulo kuŝas Cape York aŭ esperante Kabo Jorko, la plej norda pinto de la Aŭstralia kontinento. Ĝi estis nomita tiele laŭ James Cook en 1770 kiam li iĝis Duko de Jorko [4]. El la pinto, estas ĉirkaŭ 160 km al Novgvineo tra la plena de insuloj Toresa Markolo. La okcidentaj marbordoj de Karpentaria Golfo kaj la orientaj marbordoj limas kun la Korala Maro.