Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Julie Andrews

Julie Andrews
Oskar-premiito
Persona informo
Julie Andrews
Naskonomo Julia Elizabeth Wells
Naskiĝo 1-an de oktobro 1935 (1935-10-01) (89-jaraĝa)
en Walton-on-Thames, Surrey,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Etno Britoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko LondonoSurrey • Beckenham • Hersham • Sag Harbor vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Arts Educational School (en) Traduki
Tring Park School for the Performing Arts (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Julie Andrews
Familio
Edz(in)o Blake Edwards (1969–2010)
Tony Walton (1959–1968) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Emma Walton Hamilton (en) Traduki
 ( Tony Walton) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Jennifer Edwards (en) Traduki (duonfilino)
Geoffrey Edwards (duonfilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Julie Edwards vd
Okupo aktoro
scenaristo
muzikdirektoro
verkisto de porinfana literaturo
teatra aktoro
romanisto
filmaktoro
voĉaktoro
kantisto
verkisto
televida prezentisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Muzika teatro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1945– vd
Verkado
Verkoj Mary Poppins ❦
The Sound of Music ❦
Cinderella ❦
My Fair Lady vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dame Julia Elizabeth ANDREWS, OBI (denaske Wells; 1a de Oktobro 1935) estas angla aktorino, kantistino, kaj aŭtoro.[1] Andrews estis jam infana aktorino kaj kantistino, aperis en West End en 1948 kaj premieris en Broadway en The Boy Friend (1954). Ŝi elstariĝis en Broadvejaj muzikaloj kiaj My Fair Lady (1956), kie ŝi ludis la rolulon de Eliza Doolittle, kaj Camelot (1960), kie ŝi ludis la rolulon de la Reĝino Ginevra. En 1957, Andrews stelulis en la premiero de la muzikalo de Rodgers kaj Hammerstein verkita por televido nome Cinderella, kiu estos ĉeestita de ĉirkaŭ 100 milionoj da personoj.

Andrews ekkarieris en kino per la filmo Mary Poppins (1964), kaj ricevis la Oskar-premion por la plej Bonkvalita Aktorino pro sia ludado de la titoliga rolo. Ŝi stelulis en The Sound of Music (1965), en kiu ŝi ludis la rolon de Maria von Trapp, kaj ricevis la Premion Oran Globon por la plej Bonkvalita Aktorino de Komedifilmo aŭ Muzikalo. Inter 1964 kaj 1986, ŝi stelulis en The Americanization of Emily (1964), Hawaii (1966), Torn Curtain de Alfred Hitchcock (1966), Thoroughly Modern Millie (1967), Star! (1968), The Tamarind Seed (1974), 10 (1979), Victor/Victoria (1982), That's Life! (1986), kaj Duet for One (1986).

En 2000, Andrews estis farita membro dame de la OBI fare de la reĝino Elizabeto la 2-a pro siaj servoj al la spektaklaj artoj. En 2002, ŝi estis rangigita la 59a en la listo de BBC por la 100 plej Grandaj Britoj. En 2003, ŝi revenis al Broadvejo, tiam kiel teatra reĝisoro, kun remuntado de The Boy Friend. El 2001 al 2004, Andrews stelulis en The Princess Diaries (2001), The Princess Diaries 2: Royal Engagement (2004). El 2004 al 2010, ŝi havigis sian voĉon al la serio de la animacio Shrek kaj al la filmo Despicable Me (2010).

Andrews ricevis Oskar-premion, de BAFTA, kvin Orajn Globojn, tri Grammy, du Emmy, de Screen Actors Guild por Vivodaŭraj Atingoj, la Honoran Premion de la Centro Kennedy, kaj la premion de Disney Legendoj. Krom ŝia muzikala kariero, ŝi estas ankaŭ aŭtoro de porinfanaj libroj kaj publikigis membiografion, Home: A Memoir of My Early Years (2008).

  1. "Dame Julie: The Sound of Music". BBC. 31a de Decembro 1999. Alirita la 8an de Julio 2018.

Previous Page Next Page