John DEWEY (20-a de oktobro, 1859 – 1-a de junio, 1952) estis usona filozofo kaj pedagogia reformisto. Oni rekonas lin kiel unu el la fondistoj de la filozofia skolo de pragmatismo (kun Charles Sanders Peirce kaj William James). Li ankaŭ estis pioniro en funkcia psikologio, grava pensisto en la progresema movado en usona edukado dum la unua duono el la 20-a jarcento, kaj verkisto pri multaj praktikaj kaj politikaj temoj.