Jasminum | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floroj de araba jasmeno (jasminum sambac) kun milda tono
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Jasmeno (science: jasminum) estas genro de dukotiledonaj plantoj el la familio de oleacoj. La termino originas de la araba-hispana yas[a]mín, derivata de la klasika araba yāsamīn kaj de la orienta mezpersa lingvo yāsaman[2]. Ili estas daŭr- aŭ fal-foliaj arbustoj kaj grimpoplantoj kun tigoj staraj aŭ iom volviĝantaj, kun folioj simplaj aŭ plume kunmetaj, kun 5-sepalaj, 5-petalaj floroj blankaj, flavaj aŭ rozaj, plejofte odoraj. La floroj kreskas unuopaj, aŭ en cumoj aŭ grapoloj. Ili produktas karnajn fruktoj (berojn) nigraj[3]. Ekzistas pli ol 200 specioj el la mezvarmaj, subtropikaj kaj tropikaj regionoj de la Malnova mondo, pluraj kultivataj por ornamo, parfumo aŭ medicino, ekz. la grandflora jasmeno (jasminum grandiflorum, alinomata hispania jasmeno) kaj la oficina jasmeno (jasminum officinale, alinomata blanka jasmeno).