Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Jane Austen

Jane Austen
Persona informo
Jane Austen
Naskonomo Jane Austen
Naskiĝo 16-an de decembro 1775 (1775-12-16)
en Steventon
Morto 18-an de julio 1817 (1817-07-18) (41-jaraĝa)
en Winchester
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Malsano de Addison Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de Winchester Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reading Abbey Girls' School (en) Traduki (1785–1786)
Bournemouth University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jane Austen
Familio
Dinastio Jane Austen's family and ancestry vd
Patro George Austen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Cassandra Austen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Edward Austen Knight (en) Traduki, Francis Austen (en) Traduki, Cassandra Austen, Charles Austen (en) Traduki, George Austen (en) Traduki, Henry Thomas Austen (en) Traduki kaj James Austen Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo verkisto
novelisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Anglio vd
Aktiva dum 1787– vd
Verkado
Verkoj Fiero kaj antaŭjuĝo ❦
Emma ❦
Persvado ❦
Juĝsento kaj Kunsento ❦
Parko Mansfield ❦
Abatejo Northanger vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jane AUSTEN [ĝejn osten] (naskiĝis la 16-an de decembro 1775 en Steventon, mortis la 18-an de julio 1817 en Winchester) estis brita verkisto. Ŝi estis onitakse unu el la plej gravaj anglalingvaj aŭtoroj de la 19-a jarcento. Malgraŭ la limigitan gamon da temoj kiun ŝia verkaro traktis, la malriĉan diversecon en la klasa fono de ŝiaj protagonistoj kaj la malabundecon de dramaj okazaĵoj, ŝi gajnis honoran lokon en la okcidenta literatura kanono, interalie dank al ŝia intrigteksado, akraj kaj profundaj diagnozoj, kaj sprita, polurita kaj humura verkado. Ŝiaj verkoj estis plurfoje filmigitaj.

Ŝi estas konata ĉefe pro siaj ses plej gravaj romanoj, kiuj interpretas, kritikas kaj komentas la britan terposedan altmezan klason je fino de la 18-a jarcento. La rakontoj de Austen ofte temas pri la virinoj en tiu subnobelaro, kaj ilia dependenco de edziĝo, ĉar ili bezonas grimpi la socian ŝtupetaron, certigi favoran socian pozicion kaj ekonomian sekurecon. Ŝiaj verkoj kritikas la sentimentalajn romanojn de la dua duono de la 18-a jarcento kaj estas parto de la transiro al la literatura realismo de la 19-a jarcento .[1] Oliver MacDonagh diras, ke Sense and Sensibility "eble estas la unua angla realisma romano" bazite sur ŝia detalema kaj akurata portreto de tio kion li nomas "enspezo kaj elspezo" en angla malaltnobela familio.[2] Ŝia uzado de mordema ironio, kun ŝiaj realismo, humoro kaj socia komentario, delonge havigis al ŝi laŭdojn de kritikistoj, fakuloj kaj populara publiko.[3]

Per la publikigo de Sense and Sensibility (1811), Pride and Prejudice (1813), Mansfield Park (1814) kaj Emma (1816), ŝi atingis sukcesojn kiel publikigita verkisto. Ŝi verkis du aliajn romanojn, Northanger Abbey kaj Persuasion, ambaŭ publikigitajn postmorte en 1818, kaj ekverkis, finfine unu titolitan Sanditon, sed mortis antaŭ ĝia kompletigo. Ŝi lasis ankaŭ tri volumojn de junaj verkoj en manuskripto, mallongan leternovelon Lady Susan kaj alian nefinitan novelon, nome The Watsons. Ŝiaj ses longaj romanoj rare estis nepresitaj, kvankam ili estis publikigitaj anonime kaj havigis al ŝi nur moderan sukceson kaj malmultan famon dum ŝia vivodaŭro.

Grava transiro en ŝia postmorta reputacio okazis en 1833, kiam ŝiaj romanoj estis republikigitaj en la serio Standard Novels de Richard Bentley, ilustrita de Ferdinand Pickering, kaj estis vendita kiel tuto.[4] Ili laŭgrade atingis pli ampleksan laŭdon kaj popularan legantaron. En 1869, 52 jarojn post ŝia morto, la publikigo de ŝia nevo de A Memoir of Jane Austen enkondukis emocian version de ŝia verkokariero kaj de supozeble trankvila vivo al entuziasma publiko.

Austen inspiris multajn kritikajn eseojn kaj literaturajn antologiojn. Ŝiaj romanoj inspiris multajn filmojn, el la versio de 1940 de Pride and Prejudice ĝis pli ĵusaj produktaĵoj kiel Sense and Sensibility (1995), Emma (1996), Mansfield Park (1999), Pride & Prejudice (2005), Love & Friendship (2016) kaj Emma. (tiu lasta kun punkto).[5] (2020).

  1. Grundy (2014), 195–197
  2. MacDonagh (1991), 65, 136–137.
  3. Looser, Devoney. (2017) The Making of Jane Austen. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. ISBN 978-1-4214-2282-4.
  4. Looser, Devoney. (2017) The Making of Jane Austen. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. ISBN 978-1-4214-2282-4.
  5. Emma. director Autumn de Wilde explains the film's unusual punctuation.

Previous Page Next Page






Jane Austen AF ጀይን ኦስትን AM Jane Austen AN Iane Austen ANG جاين أوستن Arabic چين اوستين ARZ জেন অষ্টিন AS Jane Austen AST Jane Austen AVK Jane Austen AY

Responsive image

Responsive image