Jakarando | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floro de Jacaranda mimosifolia
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Jakarando, kaj en latina scienca nomo Jacaranda, estas genro de 49 specioj de florplantoj de la familio Bignoniacoj (Bignoniaceae), indiĝena de tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Latinameriko kaj Karibio.[1]
Tre konata specio kaj de kosmopolita distribuo, Jacaranda mimosifolia, estas tre ofta en Suda Kalifornio, Florido, Meksiko, Argentino, Brazilo, Sudafriko, Bocvano, Zimbabvo, Aŭstralio, Nov-Zelando, Israelo, Italio,[2] Portugalio, Hispanio (partikulare en provinco Malago) kaj Zambio kaj estis enkondukita en plej tropikaj kaj subtropikaj regionoj ĝis punkto ke ĝi eniris en la popola kulturo. Ĝi estis plantita etende ankaŭ en Azio speciale en Nepalo.