Jablonec nad Nisou | |||
germane Gablonz an der Neisse, pole Jabłoniec nad Nysą | |||
urbo | |||
Suba placo kun urbodomo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jablonec nad Nisou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Jablonec nad Nisou | ||
Administra municipo | Jablonec nad Nisou | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Jizera montaro | ||
Riveroj | Blanka Niso, Luzacia Niso | ||
Situo | Jablonec nad Nisou | ||
- alteco | 475 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 43′ 28″ N 15° 10′ 05″ O / 50.72444 °N, 15.16806 °O (mapo) | ||
Areo | 31,39 km² (3 139 ha) | ||
Loĝantaro | 46 226 (2024) | ||
Denseco | 1 472,63 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĵitava baseno | ||
Unua skribmencio | 1356 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 466 01 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0512 | ||
NUTS 5 | CZ0512 563510 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 53 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jablonec nad Nisou | |||
Retpaĝo: www.mestojablonec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Jablonec nad Nisou estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Bohemio, en valo de la rivero Bílá Nisa, 12 km de la regiona urbo Liberec. En 2024 ĝi havis 46 226 loĝantojn.
La urbo havas tradician vitroindustrion (vitrofabrikon kaj vitrofacetejojn) kaj ĝi estas mondkonata centro de etornamaĵ-produktado. Krome ĉi tie estas tekstil-, nutraĵ-, paper- kaj maŝin- industrioj. Ĝi estas sidejo de Meza artindustria lernejo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pěnčín, Nová Ves nad Nisou, Maršovice, Lučany nad Nisou, Rychnov u Jablonce nad Nisou, Rádlo, Janov nad Nisou, Pulečný, Dalešice kaj Liberec.