Plurfoje ekzistis itala teatrejo en Parizo. Depende de la epokoj, la itala teatrejo de Parizo (franclingve Théâtre-Italien de Paris) proponis senmuzikajn teatraĵojn aŭ operojn. Tiel menciindas interalie la malnova Itala-Komedio, la itala Lirika-Teatrejo kaj la moderna Itala-Komedio.
La nuntempa "Itala-Komedio" (Comédie-Italienne) situas ĉe la strato Gaîté, kaj estis fondita en 1980 fare de la enscenigisto Attilio Maggiulli[1] (post la fermo de lia Teatrino Italiano de la avenuo Maine). La Itala-Komedio restas la nura itala teatrejo en Francio, kaj ekskluzive ludas (en la franca) teatraĵojn kreitajn de italaj aŭtoroj, aŭ klasikaj aŭ modernaj (ekde Carlo Goldoni ĝis Iago Migatti Lulli).