Islando | ||
---|---|---|
islande Landafræði Íslands
| ||
Islando. Usona armea mapo (1952) | ||
insulo | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Geografia situo | 65° 0′ N, 18° 0′ U (mapo)65-182109.6Koordinatoj: 65° 0′ N, 18° 0′ U (mapo) | |
| ||
Areo | 103 000 km² | |
Plej alta loko | Hvannadalshnúkur 2 109,6 m | |
Ŝtato | Islando | |
Malkovro | 874 | |
Loĝantaro | 321 857 (2013) 3,1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Rejkjaviko | |
Tipa pejzaĝo de Islando | ||
La insulo Islando (islande Landafræði Íslands) apartenas al la samnoma lando kaj situas en la norda parto de Atlantiko, apud la norda polusa cirklo, inter Gronlando kaj Norvegio.
Preskaŭ la tuta insulo estas vulkandevena altebenaĵo, kies krutaj deklivoj al la oceano formas milojn da fjordoj. Averaĝa alteco super la marnivelo estas 500 m. Plejparton de Islando konsistigas multenombraj funkciantaj vulkanoj (Hekla, Askja, Lakagígar kaj aliaj), gejseroj, tervarmaj akvofontoj, lafaj terenoj kaj glaĉeroj. La plej alta punkto de la insulo estas la pinto Hvannadalshnúkur (2 109,6 m).
Areo de la insulo estas ĉirkaŭ 103 000 km² (18-a plej granda insulo en la mondo). El tio 11 800 km² estas glaĉeroj. Lagoj kaj glaĉeroj estas 14,3 % da teritorio, per plantoj estas kovritaj nur 23 %[1]. La plej grandaj lagoj estas Þórisvatn (83—88 km²) kaj Þingvallavatn (82 km²).
Centra parto de la insulo estas dezerta regiono de vulkanoj, sablaj kaj lafaj terenoj, altebenaĵoj kaj glaĉeroj. Plej oftaj estas altecoj inter 500 kaj 1000 metroj. Por loĝado taŭgas nur kvarono de la insulo — apudbordaj malaltebenaĵoj kaj valoj.