Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Inversa trigonometria funkcio

Matematikaj funkcioj
Aroj: fonta aro, argumentaro, bildaro, cela aro (suma klarigo) • malbildo
Fundamentaj funkcioj
Algebraj funkcioj:
konstantalinearakvadratapolinomaracionalaTransformo de Möbius
Aliaj funkcioj:
trigonometriajinversa trigonometriahiperbolaeksponentalogaritmapotenca
Specialaj funkcioj
eraraβΓζηW de Lambertde Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τσde Möbiusφπλ
Ecoj:
totaleco kaj partecopareco kaj malparecomonotonecobaritecoperiodecodisĵetecosurĵetecodissurĵeteco
kontinuecoderivaĵecointegralebleco

En matematiko, la inversaj trigonometriaj funkcioj estas la retroĵetoj de la trigonometriaj funkcioj. La ĉefaj estas jenaj:

Nomo Kutima skribmaniero Difino Argumentaro de x por reela rezulto Bildaro
Sinusarko y = arcsin(x) x = sin(y) −1 ≤ x ≤ 1 −π/2 ≤ y ≤ π/2
Kosinusarko y = arccos(x) x = cos(y) −1 ≤ x ≤ 1 0 ≤ y ≤ π
Tangentarko y = arctan(x)
y = arctg(x)
x = tan(y) ĉiuj reelaj x −π/2 < y < π/2
Kotangentarko y = arccot(x)
y = arccotan(x)
y = arcctg(x)
x = cot(y) ĉiuj reelaj x 0 < y < π
Sekantarko y = arcsec(x) x = sec(y) −∞ < x ≤ −11 ≤ x < ∞ 0 ≤ y < π/2π/2 < y ≤ π
Kosekantarko y = arccsc(x)
y = arccosec(x)
x = csc(y) −∞ < x ≤ −11 ≤ x < ∞ −π/2 ≤ y < 00 < y ≤ π/2

Se x estas permesita al esti kompleksa nombro, tiam la supre donitaj limigoj de y aplikas nur al reelaj x.

La skribmaniero sin−1, cos−1, ktp estas ofte uzata por arcsin, arccos, ktp.


La kutimaj ĉefaj valoroj de la arcsin(x) kaj arccos(x)

La kutimaj ĉefaj valoroj de la arctan(x) kaj arccot(x)

La kutimaj ĉefaj valoroj de la arcsec(x) kaj arccsc(x)

En komputilaj programlingvoj la funkcioj arcsin, arccos, arctan estas kutime nomataj kiel asin, acos, atan. Multaj programlingvoj ankaŭ provizas la du-argumentan funkcion atan2, vidu sube pri ĝi.


Previous Page Next Page